Reduktante nefaritajxojn (aux pri kelkaj ne tiel novaj filmoj)
Mi konstante ne estas gxisdate pri filmoj. Ecx pri fantastikaj, kiuj kutime plej interesas min. ("Matricon" (Matrix) mi vidis ne pli frue ol unu jaro post la premiero, kio certe malpligrandigxis la impreson.) Mi provis laste iomete redukti nefaritajxojn (fakte substrekante la entute malfruan tendencon.)
Unue mi decidis spekti ambaux "Submondojn" (Underworld, Underworld: Evolution). La unua filmo sxajnis iel grava en la fantastika filmaro (kaj almenaux ofte menciita). Min gxi placxis. La fabelo estis stulta sed venkis la sombra atmosfero kaj bona akcio kun cxiuj bataloj. Bedaurinde la "Evolucio" (Underworld: Evolution) evidentigxis esti nur ordinara 'kontinuado' ne aldonanta verajn novajxojn.
Poste memorante pri venonta X-men 3 kaj pri bonaj opinioj rilate al X-men 2 mi spektis la duan. Parolante pri usonaj bildrakontoj mi devas konfesi, ke mi ne tre sxatis ideon de superherooj, neniam min emociigis iliaj aventuroj kaj mi malmulte sciis pri ili (nu, mi sciis kiel aspektas Wolverine, sed nieniam opiniis lin, ke aspektas simpatie). En tiu cirkonstancaro "X-men 2" pozitive min impresis. Efekta, multkolora sed sen kalsonoj sur pantalonoj kaj plej grave -- la specialaj efektoj ne mortigis filmon (kio ofte okazis entauxe). Do egzistas fabelo, ekzistas herooj, ecx interesaj. Certe influis tion la fakto, ke la prezentita universo jam longe disvolvigxis en bildrakontoj. Tamen nie cxiu scipovintus utiligi tion.
Okaze, interesas kiel evoluigxis la ideo de superheroo ek de defendantoj de homaro gxis persekutitaj aliuloj.
Mi ankaux, poste, vidis X-men (1) sed la impreso ne estis pli bona. Cxu ne auxtune eniros kinejojn la tria filmo?
(Skribante cxion mi rememorigxis pri ege bone poligita "The Incredibles", kiu tre amuzis min. Dank al gxi mi scias kial nuntempa superherooj ne portas pelerinojn ;))
Fine mi spektis du plej lastaj partoj de Harry Potter. Unue la kvaran ("Pokalo de Fajro") -- krom la sombreco enua, placxis min nur bele animita drako. Poste mi spektis la trian parton ("Malliberulo de Azkaban") kaj gxi iel pli multe placxis min, eble pro tiu konfuzo, kiu kaj kio estas 'bona' kaj kiu aux kio ne. Fine mi jam pli-malpli vidis cxiuj filmoj pri Harry Poter -- sxajnas ke al la tria estis la plej bona gxis nun -- kaj sentigxas preparita por vanontaj ;)
Nun anstataux filmoj mi legas verkojn de George R.R. Martin, la sagaon "Kanzono de glacio kaj fajro". Jam finis unuan volumon "Ludo pri tronoj" (?) (orig. A Game of Thrones).